La liberala Islamo (arabe لإسلام التقدمي, al-islām at-taqaddumī) estas ĝenerale la pensaro elirita de islamanoj de politika tendenco progresista,[1][2] kiu temas pri la historiaj kaj kritikaj aliroj rilate al la originoj de Islamo kaj Korano kaj klopodas kongruigi modernecon kaj religion. La partinaoj de tiu movado estas kaj aktivuloj de la civila socio kaj fakuloj aŭ teologoj. Ili faras specialan traktadon al la promocio de virinoj en Islamo.[3]
Ofte oni konsideras la progresisman Islamon kaj la liberalan Islamon kiel du apartaj movadoj:[4] el kiuj la unua distas de la islamaj reformismaj movadoj en la senco ke ĝi eniras en la tendencon de la teologia liberalismo, kiel jam faris aliaj religioj de monoteismo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, dum la islamaj reformismaj movadoj povas formi parton de la islama fundamentismo.
Siaflanke la liberala Islamo, kies metodologio estas bazata sur la interpretado kaj reinterpretado de la islamaj skribaĵoj tradiciaj (nome la Korano) kaj aliaj tekstoj (kiel Haditoj), estas procezo nomita "iĝtihad" (arabe اجتهاد, iĝtihād).[5] Tio povas okazi laŭ gamo de nur milde liberala al pli liberala, en kiu nur la signifo de la Korano estas konsiderata rivelado, dum la parola esprimo estus konsiderata verko de la profeto Muhammad en liaj partikularaj tempo kaj kunteksto. Kiel konsekvenco, la liberal/progresistaj islamanoj povus interpreti la versegojn de la Korano alegorie aŭ eĉ preteratenti ilin, kontraŭ pli fermita legado kaj interpretado, fare de la tendenco nomita «sekulara islamo».
Kelkaj liberalaj islamanoj vidas sin mem kiel revenantaj al la principoj de la frua Ummao kaj al etika kaj pluralisma klopodo de la Korano.[6] Ili distanciĝas de kelkaj tradiciaj kaj malpli liberalaj interpretoj de la islama devigaro, kiuj laŭ ili havas kulturan bazon kaj ne havas universalan aplikeblon. La movado de reformo uzas la monoteismon «kiel principo organizanta de la homa socio kaj bazo de la religia sciaro, la historio, la metafiziko, la estetiko kaj la etiko, same kiel de la socia, ekonomia kaj monda ordo».[7]
Eĉ antaŭ la sociaj aspektoj, kiel la defendo de la sekulareco,[8] la nedevigo aŭ la malpliigo de la uzado de la islama vualo (hiĝabo) aŭ la malakcepto de la korpa puno priskribita de la ŝario aŭ de la ĝihado estas kelkaj el la punktoj defenditaj de granda parto de la liberalaj islamanoj de la 21-a jarcento. Al-Nahda, estas kultura movado sed kun forta tendenco de teologia profundigo.[9]